From Wikipedia, the free encyclopedia
Lageto aŭ stavo estas akvorezervejo pli malgranda ol lago, sed pli granda ol flako.
Laŭ NPIV, stavo estas "malvasta, natura aŭ artefarita etendaĵo el akvo", dum lageto estas "malgranda kolektujo de senflua, ne tre profunda akvo". Ĝi estas superrigardebla. Homoj povas havi lageton en iliaj kortoj, kaj enmetas fiŝojn.
Stavo estas ofte artefarita stagnanta akvo de meza profundo kaj minimume unu alfluo kaj unu forfluo, sen formado de stabila temperaturtavolo.
Stavoj estas el historiaj vidpunktoj gravaj evoluaĵoj de la akvokonstrua arto. Pere de la stokado de trink- kaj uzakvo eblas la pligrandigado de la setlejoj en urbaj kaj kamparaj areoj. Tiu grandega signifo de la stavoj perdiĝis nur dum la lasta jarcento, kiam la homo sukcesis uzi la akvon el la profundaj tertavoloj (terakvo), do antaŭ la tempo de la disvastigo de la vapormaŝino en la 19a jarcento. Tiu ankaŭ validis por la grava funkcio de la mueleja stavo por funkciigi akvomuelejojn. Dum en urboj jam estis uzataj ekde la mezo de la 19a jarcento la novajn teknikojn por prizorgi la loĝantojn per akvo (vidu akvoprizorgado), la kamparaj regionoj ankoraŭ devas uzi stavojn..
Ofte fluantaj akvoj (rojoj, akvofosaĵoj) estas baritaj kaj per elfosado de kavo aŭ baseno oni kreis baraĵan volumenon por la barita akvo. Je la plej malsupra loko oni konstruis la teknikaĵojn por reguligi la akvonivelon (elflukonstruaĵo, stavofermilo ĉe baraĵstavoj), tiel, ke la stavo ankaŭ povas esti senakvigata. La senakvigado de stavo de tempo al tempo necesas por ripari la digon aŭ eligi la ŝlimon.
Ĝenerale validas, ke la stabileco kaj la ekzistodaŭro de stagnanta akvo reduktiĝas kiam la grandeco kaj profundeco malgrandiĝas. Ju pli malgranda la stagnanta akvo estas, de pli da firmaj ŝtofoj kaj mineralaj sedimentaĵoj envenas la akvon.
Pro tiu ŝtofimportado kaj sedimentado de organikaj kaj mineralaj marerialoj la slikotavolo kreskas malrapide, ĝis iam nur restas slika ejo kie mankas akvo. Tial de tempo al tempo necesas forpreni la slikon (deslikigo).
En stavoj vivas diversaj plantoj kaj bestoj.
Ĝardenstavo estas ornamstavo, kiu estas artefarita stavo, ofte profesie farita de ĝarden-kaj pejzaĝisto. La malperkoliĝado povas esti el speciala dika platfolio „stavofolio“, el argiltavolo (bentonito aŭ betono. Ankaŭ ekzistas prefabrigitaj ujoj el poliesileno aŭ poliestro. Plej ofte la ĝardenstavo servas por plibeligi la ĝardenon. Ĝi ankaŭ povas havi terepiajn celojn. Krome stavo en naturĝardeno donas vivejon al multajn bestoj.
Ĝardenstavo povas esti planita laŭ diversaj stiloj, ekzemple proksime al la nauro, modere aŭ azieske kun Koi (fiŝo). Ornamstavoj pli kaj pli estas ŝatataj, eĉ en malgrandaj ĝardenoj. Tio estas kaŭzata de ĝia alta valoro je ripozamuzo.
Stavoj troviĝas ankaŭ en parkoj aŭ sur golfejoj, kie ili estas parto de la ludo (obstaklo) aŭ pejzaĝa elemento.
En stavoj kun iliaj bordoj povas vivi depende de la instalaĵo kaj uzo diversajn vivaĵojn, ekzemple:
plantoj: | fiŝoj: | amfibioj: | insektoj: | aliaj: | |
Nimfeacoj | Karpoj | Anuroj | Libeloj kun larvoj | Gastropodoj | |
Stratiotes aloides | Koi (fiŝo) | ranidoj | gerisoj | hirudoj | |
junko | Gasterosteidae | Trituro (amfibio) | Notonectidae | natrikso | |
Caltha palustris | Leucaspius delineatus | Dytiscus marginalis | Anodonta cygnea | ||
Tifao | Acheilognathinae | larvoj de muŝoj | Algoj | ||
Iridoj | Ruĝokula skardinio | Charophyceae | |||
Pli malgranda lemno | Orfiŝoj | planktono | |||
akvopesto | Nigra fuliko | ||||
Myriophyllum) | platbeka anaso |
Krom la artefariteco, la profundaj zonoj kaj la malalta ondado la ekosistemo de stavo similas al tiu de lago ekosistemo lago.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.