From Wikipedia, the free encyclopedia
Lacul Roșu [LAkul ROŝu] (Ruĝa lago), hungara nomo: Gyilkos-tó [djilkoŝ] (en Esperanto: Murdista Lago [mankas fonto]), estas lago en Rumanio, en la meza parto de la Orientaj Karpatoj en la distrikto Harghita, je distanco de 25 km de Gheorgheni oriente de ĝi en valo de la rivereto Bicaz.
La nomo "ruĝa lago" devenas de la ruĝa koloro, kaŭzata de feraj oksidoj kaj hidroksidoj. Pro la simileco al sango ekestis la hungara nomo (la antaŭa hungara nomo estis Veres-tó (Ruĝa lako)) kaj la samsignifa germana nomo Mördersee.
Ĝi estas la plej profunda lago de Rumanio (la plej profunda parto 9,7 m) kaj ampleksas 12,6 hektarojn. La lago troviĝis je 983 metroj super marnivelo. Ĝi estiĝis en 1837 okaze de la ruiniĝo de la kalkoŝtona monto Djilkoŝo. Ĝi baris la rivereton Bicaz kaj la akvo kolektiĝanta tie inundis la arbaron en la valo. La surfaco kaj la profundeco de la lago konstante pligrandiĝas. Ĝia akvo enfluas en Bicaz. Proksime de ĝi troviĝas Cheile Bicazului.
Laŭ mezurado en 1987 la lago havas perimetron de 2.830 metroj kaj enhavon de 587.503 m³.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.