From Wikipedia, the free encyclopedia
La Tradukisto estas revuo kiu celas "aperigi tradukojn el la islanda lingvo en Esperanton kaj ankaŭ tradukojn el Esperanto en la islandan lingvon".
La unua numero estis eldonita la 12-an de marto en la jaro 1989 je la centjariĝo de la verkisto kaj esperantisto Þórbergur Þórðarson kaj la revuo estas dediĉita al li. Ĉiujare aperas tri numeroj de la revuo. En marto 2006 aperis la 52-a numero kiu estas la unua numero de la 18-a jarkolekto. Iom post iom la revuo pligrandiĝis kaj post 28-a numero ĝi havas 24 paĝojn krom la kovrilo. La plej multaj abonantoj estas Islandanoj sed lastatempe ĝia eksterlandaj abonantoj plimultiĝis kaj nun La Tradukisto havas abonantojn en 24 landoj ekster Islando. La Tradukisto estas dulingva revuo. Proksimume du trionoj enhavas islandan literaturon tradukitan en Esperanton kaj unu triono literaturon tradukitan el Esperanto en la islandan. La Tradukisto estas la unusola islanda revuo en kiu ekskluzive aperas tradukita literaturo. La revuo estas eldonita en Laugarvatn kaj Hilmar Bragason prizorgas ĝian distribuadon.
(eo) La Tradukisto Arkivigite je 2009-05-26 per la retarkivo Wayback Machine
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.