La Serena (Badaĥozo)
komarko en la regiono Ekstremaduro de Hispanio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Serena estas komarko aŭ distrikto situa nordoriente de la provinco de Badajoz (Hispanio), bordita norde de la rivero Gvadiano, oriente kaj sude de la rivero Zújar kaj okcidente de la rivero Guadámez, tiuj ĉi alfluantoj de tiu. La ĉefurbo estas Castuera sed pli granda urbo estas Villanueva de la Serena. Laŭ la stato de 2015 en la komarko vivis 37 199 loĝantoj sur areo de 2 654 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 14 loĝantoj/km². Estas aliaj lokoj nomitaj same La Serena en Ĉilio, por tio vidu artikolon La Serena.