municipo en la regiono Ekstremaduro de Hispanio From Wikipedia, the free encyclopedia
La Nava de Santiago estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro.
La Nava de Santiago | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 06486 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 909 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 20 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39.0697137-6.5135385 [+] | ||
Alto | 269 m [+] | ||
Areo | 45 km² (4 500 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo La Nava de Santiago [+] | |||
La loĝantoj nomiĝas naveños. La censita populacio en 2008 estis de 1.105 loĝantoj.
Alange estas situa en la centra parto de Ekstremaduro, je altitudo de 269 m; je 56 km de Badajoz, provinca ĉefurbo kaj je 31 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 45 km².
Nava estas arabdevena vorto kiu signifas "ebenaĵo inter montoj" aŭ "altebenaĵo". Oni diras, ke estis tri "navas" laŭlonge de la historio (post la 14a jarcento): la unua estus "Nava del Membrillo" (de la cidonio), la dua "Nava de Mérida" kaj la aktuala "Nava de Santiago".
Estas ege menciinda la eksito de unu el la monumentoj de la megalitismo plej bone konservita de Eŭropo: la dolmeno de Lácara; enorma koridora dolmeno mezvoje inter La Nava kaj Aljucén kaj fakte en bieno inter anzinoj kaj korkokverkoj. La regiona registaro Junta de Extremadura decidis en 2007 ties akiron por plibonigi la aliron kaj eblan konstruon de interpretejo, sed tion ankoraŭ oni ne faris.
La patronino estas Santa Quiteria (martiro de la romia epoko kaj laŭ kelkaj fratino de plej fama martiro Santa Eulalia de Mérida) kaj ties adoro estas rilata al hundoj. Ŝia solena kamparfesto okazas la unuan dimanĉon post la fina dimanĉo de la Sankta Semajno en la bieno Matapega.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.