From Wikipedia, the free encyclopedia
La Mudarra [lamuDAra] estas municipo en la nordocentro de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Montes Torozos en la centrokcidento de la provinco. La Mudarra estas etimologie rilatebla al iu Mudarra, kiu koincidas kun araba legenda rolulo de mezepokaj romancoj kaj posta familinomo.
La Mudarra | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 47630 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 163 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 9 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 47′ N, 4° 57′ U (mapo)41.7793945-4.9440331 [+] | ||
Alto | 848 m [+] | ||
Areo | 19 km² (1 900 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo La Mudarra [+] | |||
Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 18,82 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 156 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 28 km de Valadolido, provinca ĉefurbo.
Ĝi limas kun Medina de Rioseco, Valdenebro de los Valles, Valladolid, Castromonte kaj Peñaflor de Hornija, ĉiuj samprovincaj. Ĝia municipa teritorio estas trapasata de la rivero Hornija, kiu ekfluas tie.
En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj: tritiko, sekalo), brutobredado kaj forstado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado). En La Mudarra estas elektra substacio, propraĵo de Red Eléctrica de España, kiu distribuas elektron al nordokcidenta Hispanio, ĉefe devena el la Termika Centralo de La Robla (Leono), sed ankaŭ el aliaj elektraj centraloj de la areo (Galegio, Asturio kaj Leono) por Madrido (ĉirkaŭ 40% de la madrida bazono).
De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.