La Kuracistoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Kuracistoj estas Esperanto-muzikgrupo el Germanio, kiu oficiale formiĝis en 2001. Origine la Kuracistoj reludis la plej sukcesajn kantojn de fama germanlingva punkrokgrupo Die Ärzte, kies tekstojn tradukis la membroj mem. Intertempe ili prezentas ankaŭ kantojn de diversaj aliaj Esperanto-muzikgrupoj kaj -artistoj.
Por la unuaj tri koncertoj, la Kuracistoj muzikis ĉefe per elektraj instrumentoj. Post tio ili aperis sursceneje kutime akustike kaj duope. Je diversaj okazoj la Kuracistoj partoprenis kiel gastoj en la koncertoj de aliaj aŭ ili mem bonvenigis gastojn al komuna muzikado.
Ĝisnunaj koncertoj:
Notitaj estas nur la koncertoj dum Esperanto-renkontiĝoj, ne tiuj dum aliaj okazoj kiel privataj festoj.
konstantaj kaj aktualaj
fojaj kaj pasintaj
"Die Ärzte"-kantoj tradukitaj el la germana:
Aliaj kantoj:
Dum la koncerto en Hungario en 2006 la Kuracistoj prezentis du kantojn en la hungara, nome "Szállj el kismadár" de Republic kaj "Emelj fel" de Ladánybene Huszonhét (LB27).
Kun Dolchamar ili ludis "Dance kun larma okul'" kaj "Ĉiuj al la plaĝo". Kun JoMo ili ludis "La Bamba", "IS", "Junula amo", "La okulvitroj de Buddy Holly", "Hej la nizoj", "Ĉu vi volas danci?", "Ska-virino", "Sola" kaj kelkajn slavajn kantojn.
La Kuracistoj almenaŭ unufoje transprenis la kutimon de la origina Germana grupo, fari kantoparodiojn laŭ la melodio de "La grasa Elke" ("Die fette Elke"), kantante parton de "Povus esti simple" kaj "Amanda" (de Persone) dum la dua koncerto. Krome dum teknika paŭzo Gunnar prezentis memelpensitan ŝerckanonon, kiu estis aludo al kanono de Kajto (kiuj estis koncertintaj nur kelkajn tagojn antaŭe ĉe la sama loko).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.