La Chaux-de-Fonds
komunumo de Svislando / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Chaux-de-Fonds (en ILo ankaŭ Ĉaŭdefono) estis la tria plej granda franclingva urbo en Svislando laŭ loĝantaro (37023 je la 31-a de decembro 2007) kaj la plej granda urbo de la Kantono Neŭŝatelo. Pro la nova surfaco de la urbo Neuchâtel, kiu akiris teritoriojn de najbaraj vilaĝoj, ekde 2022 Neuchâtel estas pli granda ol La Chaux-de-Fonds. Oni nomas la komunumon "urbo de utopio", pro ĝia aŭdaca plano, la ekonomia memstareco en siatempe izolita loko, kaj la socia avangardeco. Ĝi iĝis ĉefurbo de horloĝa industrio.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon La Chaux-de-Fonds (stacidomo). |
Rapidaj faktoj komunumo en Svislando • urbo en Svislando, Ĝemelurboj ...
La Chaux-de-Fonds | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo en Svislando • urbo en Svislando | |||||
| |||||
Kantono | Neŭŝatelo | ||||
Distrikto | La Chaux-de-Fonds | ||||
Geografia situo | CH1903: 553418 / 216893 (mapo)47.1013888888896.825 | ||||
Nombro de loĝantoj | 37023 | ||||
Areo | 55,66 km² | ||||
Alteco | 992 m super marnivelo | ||||
Poŝtkodo | 2300 | ||||
Komunumkodo | 6421 | ||||
Fermi
En la jaro 2009 la urboj La Chaux-de-Fonds kaj Le Locle (eo: Loklo) estis kune deklaritaj monda heredaĵo de UNESKO.