Laŭrokrono estas krono plektita el branĉoj kaj folioj de la planto laŭro. Ĝi estas sinonimo por aparta honorigo aŭ premio.
La greka dio Apolono portis laŭrokrono, kiu memorigis lin pri la amata nimfo Dafna, kiu povis savi sin de liaj persekutoj nur pere de transformigo en laŭroarbuston. La Muzo de la historio kaj epopea poezio Klio, portas ankaŭ laŭron.
En antikva Grekio laŭrokronoj ornamis elstarajn sportistojn kaj poetojn. Aparte la venkintoj en la sportaj konkursoj de Olimpio honoriĝis per ili.
En antikva Romio la laŭrokrono estis signo de milita venko dum la triumfa reveno de armeestro al Romo. Poste la romiaj imperiestroj konstante portis laŭrokronoj kiel signo de sia gloro.
Ekzistas kaj laŭrokronoj supre malfermaj kaj supre fermitaj, do tute cirklaj.
En la arkitekturo ne nur dum la klasikisma epoko la laŭrokrono estas ofte uzata dekora motivo.
La itala aŭtoprodukta kompanio Alfa Romeo uzas la laŭrokronon ekde la jaro 1925 en sia firmaa emblemo.
La krono ankaŭ estas elemento de multnombraj blazonoj kaj ordenoj, ekzemple en la ŝtata blazono de Grekio.
La parolturno "ripozi sur siaj laŭroj" (PIV) signifas pro pasintaj sukcesoj nuntempe montri tre limigitan engaĝiĝon.
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.