urbo en Birmo From Wikipedia, the free encyclopedia
Laŝio estas universitata urbego, distrikta ĉefurbo kaj romkatolika diocezo en meza Birmo en la subŝtato Ŝano. Ĝis 2010 ĝi estis ankaŭ ĉefurbo de la subŝtato.
Laŝio situas en altebenaĵo en valo de rivero 200 kilometrojn nordoriente de Mandalajo.
La brita kolonia periodo en tiu regiono komenciĝis en 1887 kaj la fervoja linio atingis Laŝion en 1903. Dum la 2-a mondmilito la japana okupo daŭris inter 1942-1945. En 2013 en la urbego budhanoj fajrodetruis islamajn hejmojn kaj butikojn.
Laŝio estas fervoja finstacio el Mandalajo, sed estas komuna volo plilongigi la linion al Ĉinio. La urbego estas havas flughavenon.
Laŝio havas humidan subtropikan klimaton kun musonoj. La temperaturo estas varmega en la tuta jaro. La jarpluvo averaĝas 1378 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed inter majo-oktobro multe pluvas. La meza jara temperaturo varias inter 13-27 °C.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.