komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Löhningen estas komunumo en Kantono Ŝafhaŭzo, Svislando. Ĝi havis 1188 loĝantojn je la 9-a de februaro 2009.
Löhningen | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Ŝafhaŭzo |
Distrikto | Ne estas distriktoj en Kantono Ŝafhaŭzo. |
Koordinatoj | 47° 42′ 0″ N 8° 32′ 0″ O (mapo) |
Areo | 6,83 km² |
Alteco | 479 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 8224 |
Komunumkodo | 2903 |
Löhningen situas en la orienta parto de Kantono Ŝafhaŭzo en la regiono Klettgau en montareta regiono. La vilaĝo vivas kiel la tuta regiono de vinkulturado.
Löhningen limas en nordo al Siblingen, en oriento al Beringen, en sudo al Guntmadingen kaj en okcidento al Neunkirch.
Löhningen atingeblas de la stacidomo de Ŝafhaŭzo per loka aŭtobuso H21 de Verkehrsbetriebe Schaffhausen en 16 minutoj.
La unua certigita dokumenta mencio de Löhningen datiĝas el la jaro 1112. (Pri pli malnova mencio el la jaro 778 aŭ 781 oni ne kun certeco povas diri ĉu ĝi rilatas al Löhningen en Kantono Ŝafhaŭzo aŭ al Löhningen en Steintal en la germana komunumo Ühlingen-Birkendorf.)
La malalta jurisdikcio pri Löhningen apartenis al la Libersinjoroj de Tengen kaj aliaj germanaj nobeloj, ĝis en la jaro 1540 ĝin akiris la urbo Ŝafhaŭzo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.