López (prononco en kastilia hispana lopeθ , en plejparto de Andaluzio kaj Sudameriko Lopes ) estas familia nomo de hispanlingva origino. Ĝi estis origine patronomo , kiu signifas filo de Lope , Lope mem estante hispanlingva persona nomo derivita el la latina vorto lupus , do lupo .
plej oftaj familiaj nomoj laŭ provinco de Hispanio: la nomo López plej oftas en la provinco Lugo (farbigita rozkolore) de Galegio , en la nordokcidento de la regno
La familia nomo estas unua atestita en Malnova Kastilio (Castilla la Vieja) en la koro de Hispanio , kie la nomo originis en la epoko de visigotoj ;[1] tamen la nomo ne estas de ĝermana deveno, sed de latina . La portugala ekvivalento estas Lopes , ĝia franca ekvivalento Loupé , la itala ekvivalento estas Lupo , kaj la rumanaj ekvivalentoj Lupu aŭ Lupescu . En la provinco Lugo , parto de la hispania aŭtonoma komunumo Galegio , López cetere estas la plej ofta familia nomo (vidu la mapon dekstre).
Politikistoj
Adolfo López Mateos , prezidanto de Meksiko
Alfonso López Caballero , kolombia politikisto
Alfonso López Michelsen , prezidanto de Kolombio
Alfonso López Pumarejo , prezidanto de Kolombio
Alfonso López , usona politikisto
Andrés Manuel López Obrador , meksika politikisto
Antonio López de Santa Anna (1794-1876), meksika generalo kaj diktatoro
Antonio López-Istúriz White , hispana politikisto kaj membro de la Eŭropa Parlamento
Augustine López , usona politikisto
Carlos Antonio López , prezidanto de Paragvajo
Ferdinando López , politikisto
Francisco Solano López , prezidanto de Paragvajo
Hermógenes López , prezidanto de Venezuelo
Íñigo López de Mendoza (1398-1458), nobelo, politikisto kaj poeto de la Hispana Antaŭrenesanco
James Watson López , usona juĝisto kaj politikisto
José López Portillo , meksika prezidanto
Juan Fernando López Aguilar , hispana politikisto
Juan Negrín López (1892-1956), hispana kuracisto kaj politikisto
Luis Villaseñor y López de la Oliva (1850-1920), hispana politikisto kaj nobelo
Marco López , usona politikisto
Oswaldo López Arellano , prezidento de Honduro de 1963-1971 kaj 1972-1975
Patxi Lopez , eŭska socialisma politikisto
Pero López de Ayala , hispana politikisto
Pedro Rico López (1888-1957), hispana advokato kaj politikisto
Ricardo López Murphy , argentina ekonomikisto kaj politikisto
Aliaj personoj
Adelardo López de Ayala y Herrero (1828-1879), hispana verkisto
Álvaro López-García , hispana astronomo
Ángel López Jiménez , hispana astronomo
Antonio López Aguado (1764-1831), hispana arkitekto de la novklasikismo
Antonio López Villanueva (1857-1934), hispana esperantisto
Anastasio López Luna (1914-1995), argentina esperantisto
Cayetano Rosell y López (1817-1883), hispana bibliografo, historiisto kaj dramaturgo
Francisco López Capillas (1608–1674), meksika komponisto
Francisco López Estrada (1918-2010), hispana filologo
Hèctor López Bofill , kataluna juristo kaj poeto
Íñigo López de Recalde , nomata Sankta Ignaco de Lojolo , hispana nobelo kaj katolika sacerdoto, fondinto de la Ordeno de la Jezuitoj
Jennifer López , portorika aktorino, kantistino kaj dancistino
José Serrano López (1906-1971), meksika esperantisto
Luis Carlos López (1883-1950), kolombia poeto
Rosa López , hispana kantistino
Rufino Lopez Cepero (1925-1989), kuba esperantisto
Ruy López de Segura (1540 -1580), hispana pastro kaj eminenta ŝakludisto
Ruy López de Villalobos , hispana esploristo
Sergi López , kataluna aktoro
Vicente López Portaña , hispana pentristo
Victoria de los Ángeles López García , hispana soprano