From Wikipedia, the free encyclopedia
László Rajk [lAslO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Rajk László estis hungara arkitekto, dekoraciisto, politikisto, altlerneja instruisto. Lia patro estis la samnoma László Rajk.
László Rajk | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de januaro 1949 en Budapeŝto |
Morto | 11-an de septembro 2019 (70-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Lingvoj | hungara • angla • franca |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato McGill (1975–1976) Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto (1967–1972) |
Memorigilo | |
Familio | |
Patro | László Rajk |
Patrino | Júlia Rajk (en) |
Edz(in)o | Judit Rajk (en) |
Okupo | |
Okupo | arkitekto politikisto |
TTT | |
Retejo | http://www.rajk.hu/ |
László Rajk[1] naskiĝis la 26-an de januaro 1949 en Budapeŝto, li mortis la 11-an de septembro 2019 en Budapeŝto.
Lia patro estis pendumita, antaŭ ol la pli juna László Rajk plenumis unu jaron, poste li estis edukita kelkajn jarojn en orfejo. Post falo de la Hungara revolucio de 1956 (kiel infano) li estis deportita al Rumanio kun Imre Nagy (politikisto) kaj aliaj. Li akiris arkitekturan diplomon en Teknikuniversitato de Budapeŝto en 1972. Post la diplomo li laboris en ŝtata arkitektura entrepreno. Li aliĝis al la malpermesita opozicio (komprenu: kontraŭsocialistoj). En la jaroj 1975 kaj 1976 li plustudis en Universitato McGill, kie li akiris majstran diplomon, poste similan diplomon en la Teknikuniversitato (1978-1981). Ekde 1980 li oficiale ne povis labori, nur sub pseŭdonimoj. En 1981 hejme li establis eldonejon pri malpermesitaj kontraŭsocialismaj eldonaĵoj. Post 2 jaroj la ŝtato forprenis la loĝejon kaj forigis lin. Depost kolapso de la socialismo li estis parlamenta deputito inter 1990-1996, poste li abdikis pro la oftaj koruptoj. Ekde 1992 li instruis en Teatroarta Altlernejo. En 1995 li fondis propran entrperenon. En 2005 li akiris sciencan gradon DLA. Li ricevis premion Kossuth en 2009, ekde 1993 ankaŭ aliajn, eĉ eksterlandajn premiojn.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.