From Wikipedia, the free encyclopedia
L'estro armonico (el la itala: "La harmonia inspiro") estas titolo de ciklo de dek du konĉertoj por violonoj kaj arĉorkestro, kiun publikigis Antonio Vivaldi en 1711, post kiaj ĝis tiam de li nur ekzistis presaĵoj de sonatoj. La verko jam post mallonga tempo estis represita en Londono far John Walsh kaj Parizo (Le Clerce Cadet).
La partituro senescepte estas notita okvoĉa, por kvar violonoj, du vjoloj, violonĉelo kaj kontinua baso. Laŭ rigida skemo la unua konĉerto enmetas ĉiujn kvar violonojn soloiste, da dua du, la tria nur la unuan violonon - ĉi tiu sinsekvo tiam ripetiĝas en la pluaj konĉertoj. Aldoniĝas en kelkaj konĉertoj (foje ankaŭ nur en unuopaj movimentoj) soloa violonĉelo. La tonaloj de la konĉertoj alternas inter maĵoro kaj minoro, per interŝanĝo en la lastaj du konĉertoj la ciklo tamen finiĝas maĵora.
Tamen la ĉiklo ne entute aŭdiĝas unueca; evidente ĝi enhavas ankaŭ kelkajn pli malnovajn verkojn, en kiuj Vivaldi ankoraŭ ne normigis sian movimentan sinsekvon, la strukturon el alterna ritornelo kaj modula soloa pasaĝo kaj sian indstrumentan traktadon. Tiel la komponaĵoj efikas nekutime varioplenaj kaj havas laŭ eldiro de Theodor Adorno multloke la freŝecon de la „unua fojo“.
Kompozicie la komponaĵoj estas nure trivoĉaj; estas karakterize, ke ankaŭ en la konĉertoj por kvar violonoj la soloaj pasaĝoj ĉiam nur komencas samtempe du violonoj kaj baso[1].
Vivaldi kaj aparte ĉi tiu konĉertociklo sur la eŭropaj komponistoj havis elnorman influon, kiu foje ankaŭ estas nomata Vivaldi-febro [2]. Ĉi tiu influo komencis jam antaŭ la disponebleco pri la preseldonaĵo, ĉar la konĉertoj ankaŭ disvastiĝis en manskribaj kopiaĵoj. Ankaŭ la teoriaj traktaĵoj de Quantz kaj Mattheson elprenas siajn konsilojn pri la strukturo de konĉerto plej evidente el la modelo de L'Estro Armonico.
Ankaŭ en la fruaj verkoj de Johann Sebastian Bach la influo de Vivaldi kaj de Estro Armonico estas tuj ekkonebla. Komence li aranĝis unuopajn konĉertojn por orgeno aŭ klaviceno (li fakte verkis t.n. pianopartituron), je kiu li kompletigis la mezvoĉojn kaj vigligis la basvoĉon same kiel enigis imitajn voĉojn. tiam li verkis vastan serion de konĉertoj por diversokupitaj instrumentgrupoj (ekz. la Brandenburgaj konĉertoj), en kiuj evidentas la influo de Vivaldi; jardekojn poste li publikigis en Lepsiko sian Italan konĉerton.
La aranĝaĵoj de Bach verŝajne senescepte revenas sur kopiaĵoj, ne sur la presaĵoj; li eble kontaktus kun la muziko de Vivaldi en 1713 per sia amiko el Dresdeno, komponisto Johann Georg Pisendel.
Solo: 4 violonoj, violonĉelo
La violonĉelo havas veran soloon nur en la unua movimento, kie tiu transprenas la funkcion de la ritorneltemo. La verko estus unu el la plej fruaj de la ciklo.
Solo: 2 violonoj, violonĉelo
Solo: violono
Bach aranĝis ĉi tiun konĉerton en F-maĵoron por klaviceno sola (BWV 978).
Solo: 4 violonoj
Solo: 2 violonoj
Solo: violono
Bach aranĝis ĉi tiun konĉerton por orgeno (BWV 593, ankaŭ en a-minora).
Solo: 4 violonoj, violonĉelo
La konĉerto komence ŝajne estis koncipita por nur du violonoj[3]. Bach aranĝis ĉi tiun konĉerton por klaviceno sola (BWV 972) kaj je tio transponis ĝin en D-maĵoron.
Solo: 2 violonoj
Bach aranĝis ĉi tiun konĉerton por orgeno sola (BWV 593).
Solo: violono
Solo: 4 violonoj
Plej impresa estas eble la malrapida movimento, en kiu la kvar violonoj samtempe uzas kvar specoj de arpeĝo kaj per tio donas al la akordstudaĵo nekutiman, kurioze ŝanĝbrilan sonon.
Bach aranĝis ĉi tiun konĉerton kiel konĉerto por kvar klavicenoj kaj orkestro en a-minoro.
Solo: 2 violonoj, violonĉelo.
Ĉi tiu konĉerto certe estas la plej konata el la ciklo. La unua movimento komencas per la du soloviolonoj, kiuj akompanas unu la alian per la neprenata d-kordo; sekvas virtuoza violonĉelosoloaĵo, respondata far la tuta orkestro per masivaj akordoj (Adagio e Spiccato); tiam sekvas kvarfoĉa fugo kun vastaj soloaj pasaĝoj. La dua movimento, siĉiliano, estas akompanata soloo de la unua violono, la konĉerteca finalmovimento okupigas tiam denove la kompletan trion en la soloaj pasaĝoj.
La verko certe tre impresis Bach-on – li aranĝis ĝin kiel peco por orgeno sola (BWV 596), kiun lia filo Wilhelm Friedemann poste eldonis kiel propra komponaĵo. Unua reflektaĵo povus esti la komenco de la kantvoĉo en la kantato 21 Ich hatte viel Bekümmernis[4], kiu ekprenas la ritorneltemo de la lasta movimento.
Solo: violono
Bach aranĝis ĉi tiun konĉerton en C-maĵora por klaviceno sola (BWV 976).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.