Kvena lingvo
dialekto de la finna / From Wikipedia, the free encyclopedia
La kvena lingvo estas lingvo el la finno-perma lingvaro parolata en norda Norvegio fare de la kvenoj. Pro politikaj kaj historiaj kialoj, ĝi ricevis la statuson de minoritata lingvo en 2005 kadre de la Eŭropa Ĉarto por Regionaj kaj Minoritataj Lingvoj. Lingvoscience, tamen, ĝi kalkuliĝas kiel reciproke komprenebla dialekto de la finna lingvo, kaj grupiĝas kune kun la dialektoj finne nomataj Peräpohjola kiel la tornival-finna lingvo, parolata en la valo de la rivero Tornio en Svedio.
Kvena lingvo | |
kvääni | |
lingvo • minoritata lingvo • moderna lingvo | |
---|---|
finna lingvo | |
Parolata en | Norvegio (malplimulta lingvo) |
Parolantoj | 2 000 |
Denaskaj parolantoj | 2 000 – 8 000 kvenoj (stato de 2005)[1] |
Skribo | latina alfabeto |
Lingvistika klasifiko | |
Urala | |
Oficiala statuso | |
Reguligita de | Q3422460 |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-3 | fkv |
SIL | fkv |
Glottolog | kven1236 |
Angla nomo | Kven |
Franca nomo | kvène |
Kontraŭe al populara kredo, la dialektoj parolataj de la kvenoj kaj kainuoj ne proksime rilatas. La kainua dialekto estas unu el la savoniaj dialektoj kiuj ekestis ekde la 16-a jarcento, kiam enmigrintoj de la historia provinco Savonio komencis ekloĝi en la norda, agrikulture nefekunda regiono Kainuu.
La kvena lingvo enprenis multajn pruntvortojn el la norvega lingvo, kiel ekzemple tyskäläinen (de la norvega vorto tysk, kiu signifas germana) anstataŭ la norma finna vorto saksalainen. La kvena lingvo ankaŭ uzas iujn malnovajn finnajn vortojn ne plu uzataj en Finnlando.