Kvadranto (ebena geometrio)
From Wikipedia, the free encyclopedia
La aksoj de dudimensia kartezia sistemo dividas la ebenon en kvar senfinajn regionojn, nomitajn kvadrantoj, ĉiu limigita de du duonaksoj.
Tiuj ofte estas numeritaj de 1-a ĝis 4-a kaj indikitaj per romiaj ciferoj: I (kie la signoj de la du koordinatoj estas (+,+)), II (−,+), III (−,−), kaj IV (+, −). Kiam la aksoj estas desegnitaj laŭ la matematika kutimo, la numerado iras kontraŭhorloĝdirekte komencante de la supra dekstra ("nordorienta") kvadranto.