Kuraĝo
kvalito de menso aŭ spirito, kiu ebligas al homo alfronti malfacilaĵojn, danĝerojn, dolorojn, necertecon aŭ minacon. / From Wikipedia, the free encyclopedia
Kuraĝo estas homa sinteno, nome la kapablo konservi memregadon kaj celkonforman agemon konfronte al danĝero, malhelpo aŭ malfacilaĵo. Antonimoj estas timo, poltroneco.
La adjektivo estas kuraĝa, similsencaj estas: brava, maltima, aŭdaca, heroa. Vidu ankaŭ: nobla.[1]
Lingvaj ekzemploj Zamenhofaj pri la vortuzado:
- kuraĝa maristo, konduto; kuraĝa mieno antaŭ propra kameno;[2] kuraĝe bataliZ; vi povas kuraĝe skribi al li kun la certeco, ke li vin komprenosZ; kiu kuraĝe aliras, facile akiras;[2] post la fino de la batalo estas multe da kuraĝulojZ.
Kuraĝa ago estas pripensita de la intelekto kaj decidita de la volo; maltima aŭ aŭdaca ago povas esti senpripensa, eventuale malprudenta efiko de memfidemo aŭ de individua temperamento. Kuraĝo estas virto kaj laŭdinda kvalito; maltimo aŭ aŭdaco povas esti troa aŭ mallaŭdinda eco. Ankaŭ kelkaj sportoj postulas kuraĝon (ekz-e grimpado).