![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/11/Kumarajiva_at_Kizil_Caves%252C_Kuqa.jpg/640px-Kumarajiva_at_Kizil_Caves%252C_Kuqa.jpg&w=640&q=50)
Kumaraĝivo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Kumaraĝivo (344-413)[1] estis bikŝuo el la reĝlando Kuĉo. Li estas konata kiel tradukisto de budhismaj tekstoj el Sanskrito en la ĉinan. Li studis la instruojn de la skolo Sarvāstivāda kaj poste fariĝis disĉiplo de Buddhasvāmin kaj fariĝis Mahajanisto, studante la skolon Madhyamaka de Nagarĝuno. Li transloĝiĝis al Ĉangan dum la epoko de la dekses regnoj.