From Wikipedia, the free encyclopedia
Kruĉobando estas bando kiu uzas ludiston de kruĉo kaj mikson de kaj konvenciaj kaj hejmfaritaj instrumentoj. Tiuj hejmfaritaj instrumentoj estas kutime ĉiutagaj aĵoj adaptitaj aŭ modifitaj por fari sonon, kiel la unukorda sonorilo, la lavtabulo, kuleroj, ostoj, hejtiltuboj, kaj zumiloj. La termino kruĉobando (en angla jug band) estis izole uzata por referenci ensemblojn kiuj enhavas ankaŭ hejmfaritajn instrumentojn, sed estas pli ĝuste nomataj skiffle bandoj, spasm bandoj, aŭ juke (aŭ jook) bandoj (vidu artikolon juke joint) ĉar ili ne inkludas kruĉoludiston.
Dekomencaj kruĉobandoj estis tipe formitaj de afrik-usonaj muzikistoj de vodevilo kaj de kuracilvendaj spektaklaĉoj. Dekomence en la urba Suda Usono (nome, Louisville, Kentukio, kaj Memfiso, Tenesio), ili ludis mikson de bluso, ragtimo kaj ĵazo. La historio de kruĉobandoj estas rilata al la disvolvigo de bluso. La neformala kaj energieca muziko de kruĉobandoj estas ankaŭ kontribuo al la disvolvigo de rokenrolo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.