Krozoŝipo (armea)
speco de militŝipo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Armea krozoŝipo (nomata ankaŭ krozŝipo aŭ krozadŝipo) estas batalŝipo, kiu povas plenumi multajn taskojn kiel batali kontraŭ malamikaj militŝipoj, patroladi, protekti komercajn itinerojn, esploradi kaj plifortigi la atakforton de flotunuoj.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/de/Hr._Ms._De_Ruyter_%281936%29.jpg/320px-Hr._Ms._De_Ruyter_%281936%29.jpg)
Por bone plenumi tiujn taskojn, ĝi interalie devas havi grandan radiuson kaj bonajn loĝejojn por la ŝipanaro por pli longaj periodoj.