Krnov (Liboš)
From Wikipedia, the free encyclopedia
From Wikipedia, the free encyclopedia
Krnov (germane: Jägersfeld) estas eksa municipo en Ĉeĥio, nun katastra teritorio kaj baza setlejunuo de municipo Liboš en Regiono Olomouc, en distrikto Olomouc. Ĝi etendiĝas proksimume 1,5 km okcidente de Liboš ĉe rivereto Oskava. En la jaro 2011 ĉi tie daŭre vivis 89 loĝantoj.
Krnov | |
germane: Jägersfeld | |
vilaĝo | |
Kapelo de sankta Antonio de Padovo en Krnov | |
Oficiala nomo: Krnov | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Olomouc |
Distrikto | Distrikto Olomouc |
Administra municipo | Liboš |
Historia regiono | Moravio |
Parto de | Hanakio |
Rivero | Oskava |
Situo | Krnov |
- koordinatoj | 49° 41′ 49″ N 17° 12′ 20″ O (mapo) |
Katastro | 0,85 km² (85 ha) Krnov |
Loĝantaro | 89 (2011) |
Denseco | 104,71 loĝ./km² |
Valego | Supramoravia valego |
Unua skribmencio | 1789 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 783 13 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Krnov (Liboš) | |
Portalo pri Ĉeĥio | |
Krnov estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 0,85 km2.
Krnov estiĝis en la jaro 1789 kiel domaro de municipo Žerotín. Sed alparoĥigita ĝi estis al Hnojice, kien vizitis lernejon ankaŭ lokaj infanoj. En la jaro 1867 Krnov memstariĝis, ĝi estis poste memstara municipo en politika kaj juĝeja distrikto Šternberk. Naciece temis pri municipo pure ĉeĥa (ekz. en la jaro 1930 ĉi tie vivis 153 loĝantoj, ĉiuj ĉeĥoj). Ĉar ĝi estis fondita sur loko de sekigita fiŝlago, ne estis ĉi tie ĝis reguligo de rivero Oskava en la dua duono de la 19-a jarcento konvena grundo por agrikulturo. Iom post iom estis konstruita ankaŭ ŝoseo kuniganta Krnovon kun Žerotín kaj Štěpánov, en la jaro 1938 la municipo estis elektrizita. Krnov estis kunigita kun Liboš en la jaro 1960.
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2011 | 89 |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.