The Crystal Palace
eksa konstruaĵo ĉe Londono, Anglio, konstruita je 1854 el vitro kaj fero, detruita je 1936 de fajro / From Wikipedia, the free encyclopedia
The Crystal Palace (Kristala Palaco aŭ Vitra Palaco) estis konstruaĵo el gisfero kaj vitro konstruita en la Hyde Park, en Londono, Unuiĝinta Reĝlando, cele al la Granda Ekspozicio de 1851. Ties plano estis formata per la ĉefa navo kaj flankaj galerioj: ĝi estis 563,25 m x 124,35 m.1[1]
The Crystal Palace | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Lando | Unuiĝinta Reĝlando | ||||
Situo | Londono | ||||
- koordinatoj | 51° 25′ 20″ N, 0° 4′ 33″ U (mapo)51.422294444444-0.075788888888894 | ||||
Arkitekto | Joseph Paxton | ||||
Arkitektura stilo | Viktoriana | ||||
Materialo | vitro, fero, gisfero, arbo [+] | ||||
Finkonstruo | 1851 | ||||
Detruo | 30-a de novembro 1936 | ||||
The Crystal Palace | |||||
Vikimedia Komunejo: Crystal Palace (building) [+] | |||||
Post la Ekspozicio, la konstruaĵo estis translokigita al apuda distrikto en la sudo de Londono kie ĝi restis ekde 1854 ĝis sia detruo en incendio la 30an de Novembro 1936.
La konstruaĵo estis desegnita de Joseph Paxton en 1851.[2] La koncepto sur kiu inspiriĝis la projekto estis rekte influita per la ampleksa sperto de Joseph Paxton kiel desegnisto kaj konstruisto de forcejoj. La strukturo el fero kaj vitro de tiu konstruaĵo ŝajnis flosi en la aero por la tiamaj spektantoj. Temis pri giganta strukturo tuj falanta pro sia svelteco. Tamen estis tre firma konstruaĵo, laŭ la lastaj tiamaj teknikoj.