Kris Long
From Wikipedia, the free encyclopedia
Kris LONG (ps. Meva Maron) naskiĝis en 1944. Li estas brito, programisto, beletristo, Esperanto-poeto, aganto de la Esperanta kulturo.
Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...
Kris Long | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1943 (1943-11-30) (80-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) ![]() |
Okupo | |
Okupo | esperantisto ![]() |
Fermi
Li ekkonis Esperanton kaj ekaktivis en 1971. Tradukis multe el la lingvoj angla, pola, rusa, ukraina kaj aliaj, interalie ankaŭ el la hungara. Sukcese li portretis (duon-parodie) diversajn Esperanto-poetojn, ekzemple la hungaron Adalberto Huleŝ, en Ondo de Esperanto. Signife kontribuis por Ukraina Antologio kiel tradukinto de ukraina poezio kaj redaktoro. Konata volumo de Kris Long estas Vetertaglibro (1978). Pli detale informas pri li William Auld.