![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/09/Popcorn02.jpg/640px-Popcorn02.jpg&w=640&q=50)
Krevmaizo
manĝaĵo farita el maizo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Krevmaizo estas speco de maizo, kies grajnoj krevas kaj pufas kiam varmigataj en oleo aŭ per seka varmego. Specialaj varioj de maizo estas kreskigataj por pufi pli bone. Sovaĝaj specoj krevos, sed la specio Zea mays L. subsp mays (Everta Grupo) estas kulturata por plej bona pufado. Krevmaizo estis unue farita de la antaŭ-kolumbaj indianoj, kaj nun ĝi estas tre populara intermanĝeto ĉirkaŭ la mondo, ofte servata ĉe kinejo.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/09/Popcorn02.jpg/640px-Popcorn02.jpg)
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/d6/Popcorn_-_Studio_-_2011.jpg/640px-Popcorn_-_Studio_-_2011.jpg)
En Usono, krevmaizo estas servata kun salo kaj butero. En Eŭropo, ĝi estas en kelkaj landoj gustigata kun sukero aŭ spicoj. Ekzemple en Germanio krevmaizo estas sukerata, dum en Ĉeĥio oni salas ĝin. En Svedio, ĝi estas kelkfoje servata kun sukero kaj vinagro.