maldika plata ronda kuko farita el ovoj, lakto, kaj faruno From Wikipedia, the free encyclopedia
Patkuko, krespo, platvaflo aŭ blino estas plata manĝaĵo, kiun oni preparas en pato, kaj kiu estas farita el faruno, lakto, ovoj kaj kelkfoje aliaj ingrediencoj. Ekzistas diversaj specoj de patkukoj; ili povas esti dolĉaj aŭ nedolĉaj. Ankaŭ ekzistas variaĵoj tipaj por iuj regionoj aŭ landoj.
PIV kaj multaj aliaj vortaroj uzas la vorton krespo pri "patkuko"; ofte "krespo" estas uzata ankaŭ por la bretona speco de patkukoj, pro la franca termino crêpe (vidu sube).
La bretonaj patkukoj estas aparte maldikaj patkukoj (krespoj), folipastaj kukoj (tavolkukoj [1]), kiuj disvastiĝis al multaj regionoj, precipe en okcidenta Eŭropo.
En la regionoj de la antaŭa Aŭstrio-Hungario, oni kutime manĝas maldikajn patkukojn, en kiujn oni enrulas fruktojn aŭ dolĉajn farĉojn. En la aŭstra-germana kaj bavara-germana ili nomiĝas "Palatschinken" [palaĈINken], en slavaj lingvoj (ĉeĥa, slovaka, slovena, bosna, kroata, serba) ĝi nomiĝas "palačinka", plurale "palačinky" aŭ "palačinke". La nomo deriviĝis de la rumana "plăcintă" (< latine "placenta", kuko), pruntedonita al la aŭstra (germana) lingvo tra la hungara. Ĝi estas populara en Aŭstrio, Bosnio kaj Hercegovino, Hungario, Ĉeĥio, Slovakio, Slovenio kaj Kroatio).
Aŭstraj patkukoj tradicie estas farĉitaj per abrikota marmelado, rulitaj kaj surŝutitaj per iom da pulvorsukero, sed pluraj fruktomarmeladoj, ĉokoladosaŭco, nuksoj, sekigitaj aŭ freŝaj fruktoj (bananaj tranĉaĵoj ktp), aŭ iu ajn kombinaĵo el ili, estas ofte uzataj.
Aŭstraj patkukoj estas manĝataj ankaŭ nedolĉigitaj, farĉitaj per fromaĝo, viando aŭ legomoj, aŭ tranĉitaj en strioj kaj boligitaj en buljono kiel Fritita supo.
Rusa patkuko aŭ blino estas maldika patkuko el orienta Eŭropo, en kiu oni kontraste al multaj aliaj patkuk-receptoj uzas giston.
En Usono oni kutime manĝas pli malgrandajn, dikajn patkukojn. Oni manĝas ilin dolĉajn, plej ofte kun acera siropo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.