From Wikipedia, the free encyclopedia
Kreono (helene Κρέων, latine Creon) estis laŭ la helena mitologio reĝo de Tebo
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Kreono |
Kreono | |
---|---|
rolulo de helena mitologio | |
Informoj | |
Sekso | vira |
Loĝloko | Tebo |
Patro | Menoikeo |
Edzo/Edzino | Henioche • Eurydice of Thebes |
Infanoj | Hemono • Menoeceus • Henioche • Megara (mitologio) • Lycomedes • Megareus of Thebes • Pyrrha |
Kreono estis filo de Menoikeo el genro de praulo Kadmo, fariĝis reĝo en Tebo kiam Laio post morto de sia patro estis ankoraŭ tro juna por regado. Kiam Laio maturiĝis, eksidis sur la tronon kaj edziĝis kun Kreona fratino Jokasta. Post jaroj revenis en Tebon ilia filo Edipo. Reĝo Laio estis mortigita kaj Edipo fariĝis reĝo kaj eĉ edziĝis kun Laia vidvino Jokasta. Kiam estis malkovrite, ke Edipo senkonscie mortigis sian propran patron kaj edziĝis kun sia propra patrino, estis ekzilita kaj Kreono duafoje eksidis sur la tronon. Komence li regis kune kun Edipaj filoj Eteoklo kaj Poliniko, post ilia morto en milito li regis sola ĝis suriro de Tersandro, filo de Poliniko, sur tronon. Tersandro kun Epigonoj konkeris Tebon kaj ruinigis ĝin.
Tiu ĉi Kreono estis reĝo en Tebo en tempo, kiam ilin per teruraj impostoj subpremis la reĝo Ergino. En naskiĝan Tebon revenadis la Heraklo, Erginajn impostkolektistojn fuĝigis kaj impostojn nuligis. Pro tio li ricevis de la reĝo Kreono ties filinon Megaron por edziĝi. Kune kun ŝi li havis tri filojn, sed tiujn pli poste en atako de frenezo mortigis.
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Kreón en la ĉeĥa Vikipedio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.