Kreiva verkado
From Wikipedia, the free encyclopedia
Kreiva verkado estas verkado kiu havas artan celon. La rezulto de kreiva verkado estas teksto, kiu kutime ne povas esti klasifikita kiel unu el la komunaj ĝenroj: komerca teksto, referenca teksto, listo, gvidila kaj operacia teksto, reklamo, letero aŭ kontrakto. La plej oftaj formoj de kreiva verkado estas fikcio (prozo), poezio, teatraĵoj aŭ meditadoj. Kreiva verkado fakte estas procezo de kreado de literatura teksto.