![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/d4/Kozlov_-_panoramio_%252812%2529.jpg/640px-Kozlov_-_panoramio_%252812%2529.jpg&w=640&q=50)
Kozlov (distrikto Olomouc)
municipo en Ĉeĥio, en distrikto Olomouc / From Wikipedia, the free encyclopedia
Kozlov (germane Kozlau) estas municipo en Ĉeĥio situanta en distrikto Olomouc, estiĝinta al la 1-a de januaro 2016 pro elmembrigo el armea spaco Libavá, en kiu ĝi havis ĝis la 31-a de decembro 2015 statuson parto de municipo. Kozlov situas en Odra montetaro, ties supermara alteco estas 620 m s. m. kaj ĝi estas ĉirkaŭita de kampoj kaj densaj arbaroj. Vivas ĉi tie 272 loĝantoj (2024). Proksime de najbara katastra teritorio Velká Střelná, fontas rivero Odra. Tra Kozlov kondukas ŝoseo 441, kuniganta ĝin kun Velký Újezd kaj Potštát. En Kozlov estas preĝejo de sankta Jozefo, baza lernejo, du vendejoj, restoracio U pramene Odry kaj du aŭtobusaj haltejoj. Troviĝas ĉi tie ankaŭ familiaj domoj kaj tri paneldomoj.
![]() |
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Kozlov |
Kozlov | |||
germane Kozlau | |||
municipo | |||
Kozlov | |||
|
|||
Oficiala nomo: Kozlov | |||
Ŝtato | ![]() | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Olomouc | ||
Distrikto | Distrikto Olomouc | ||
Administra municipo | Olomouc | ||
Historiaj regionoj | Moravio, Sudetio | ||
Parto de | Odra montetaro | ||
Montaro | Nízký Jeseník | ||
Situo | Kozlov | ||
- alteco | 620 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 36′ 12″ N 17° 32′ 04″ O (mapo) | ||
Areo | 45,76 km² (4 576 ha) | ||
Loĝantaro | 272 (2024) | ||
Denseco | 5,94 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1324 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 772 00 | ||
NUTS 3 | CZ071 | ||
NUTS 4 | CZ0712 | ||
NUTS 5 | CZ0712 500135 | ||
Katastraj teritorioj | 2 | ||
Partoj de municipo | 2 | ||
Bazaj setlejunuoj | 3 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
![]() | |||
Retpaĝo: www.obeckozlov.cz | |||
![]() | |||
La municipo etendiĝas en du katastraj teritorioj, Kozlov u Velkého Újezdu kaj Kozlov u Velkého Újezdu I, kaj ĝi havas du partojn, la propran Kozlov kaj Slavkov.