Kotoo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La kotoo (japane: 筝 koto/sō aŭ 琴 koto en la klasika japana) estas pinĉata kordinstrumento uzata en tradicia japana muziko, ĉefe en Kabuko kaj Bunraku. Ĉin-devenanta (gŭzhēng), ĝi estis instruata en Japanio inter la 7-a kaj la 8-a jarcentoj, kaj estis ludata precipe ĉe la imperia palaco; la uzo nun demokratiĝis.
Por aliaj uzoj, vidu la paĝon koto (apartigilo).