Kostanaj (kazaĥe Қостанай, Qostanay, ruse Костанай) estas urbo en Kazaĥio, centro de Kostanaja provinco, fondita en 1879.
Kostanaj | |||
---|---|---|---|
urbocentre | |||
urbego city of regional significance (en) vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Kazaĥio | ||
Provinco | Kostanaja provinco | ||
Fondita | 1879 | ||
Poŝtkodo | 110000 | ||
Aŭtokodo | P,10 | ||
Telefonkodo | +7 7142 | ||
Retpaĝaro | kostanay-city.gov.kz | ||
Politiko | |||
Urbestro | Gaujez Nurmuĥambetov | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 219 253[1] (2013) | ||
Loĝdenso | 905 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 53° 12′ N, 63° 38′ O (mapo)53.263.633333 | ||
Alto | 156 m [+] | ||
Areo | 240 km² | ||
Horzono | UTC+6 | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Kostanay [+] | |||
Nomo
Nuntempe la urbo nomiĝas Kostanaj (ruse Костанай) en la rusa, sed ĝis 1997 ĝi nomiĝis Kustanaj (ruse Кустанай) nome de la provinco. Dum la tempo, kiam la urbo estis rusa kaj poste sovetia, ĝi nomiĝis Nikolajevsk (ruse Николаевск). La etimologio de la nomo restas malklara, kvankam ekzistas teorio, ke ĝi venas de la nomo de iu tatara armea formacio.
Transporto
Internacia flughaveno Narimanovka ebligas flugi al Hanovro, Frankfurto, Kievo, Moskvo, Minsko, Antalya, Almato, Astano, Aktau kaj Ŝimkento. Per fervojo oni povas vojaĝi al Astano, Almato, Karagando, Arkalik, Moskvo kaj Sankt-Peterburgo. La urbo posedas ankaŭ busstacion, de kiu eblas iri al pluraj urboj de Kazaĥio kaj Rusio. La urba transporto nuntempe konsistas el busoj.
Industrio
Kostanaj posedas pli ol du centojn da fabrikoj de diversa grandeco[2], inter kiuj la plej grandaj okupiĝas pri maŝinkonstruado, malpeza industrio kaj nutraĵindustrio.
Referencoj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.