Kossuth-blazono
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Kossuth-blazono [Koŝut] estas varianto de la hungara nacia blazono, sur kiu ne aperas la hungara krono kaj kies formo - anstataŭ la kutima rektaflanka ŝildo - estas konkave arkigita flanke kaj supre.
Ĝi anstataŭis la kronan blazonon la 16-an de aprilo 1849, tiel oni nomas la blazonon post la tiama guberniestro-prezidento Lajos Kossuth. Ekde tiam oni uzis sur flagoj de patrujdefenda armeo, super kiu oni brodis glavon en laŭra florkrono.
Ĝi estis ekde novembro de 1918 ĝis aŭgusto de 1919 oficiala ŝtata blazono. (La hungara konsilantaro (1919) ne decidis pri la blazonuzo). Ĝi estis denove oficiala inter 1946-49 kaj dum la hungara revolucio de 1956.
En 1990 okazis akraj politikaj diskutoj pri la nova oficiala blazono (post la komunista) La nova demokratie elektita parlamento (kun dekstra plimulto) decidis pri alia kun-krona blazono.