ĝemelaj fratoj, kuracistoj kaj martiroj, kiuj kuracis malsanulojn senpage kaj per tio multaj el ili kristaniĝis From Wikipedia, the free encyclopedia
La ĝemeloj Kosmaso kaj Damiano (ambaŭ malnovgrekoj naskiĝintaj en la romia provinco Sirio; mortintaj en 303 en la antikva urbo Aegea en Kilikio) estis kuracistoj kaj martiroj, kiuj kuracis malsanulojn senpage kaj per tio multaj el ili kristaniĝis. Ili estas adorataj kiel sanktuloj. Ilia memortago en la katolika eklezio estas la 26-a de septembro.
Sankta | ||
Kosmaso kaj DamianoΚοσμάς και Δαμιανός | ||
---|---|---|
Sanktuloj, martiroj | ||
La kruromiraklo sur altarbildo el la 16-a jarcento | ||
Persona informo | ||
Morto | 303 en Yumurtalık en Kilikio | |
Sanktulo | ||
Honorata en | katolika eklezio, ortodoksa eklezio, | |
Festotago | 26-a de septembro, k.a | |
Atributoj | medicinaj instrumentoj | |
Patroneco | urbo Essen; kuracistoj, apotekistoj, ... | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Pro ilia ampleksa kaj sindona agado ili estas adorataj ankoraŭ nuntempe. Laŭ legendo ili eĉ sukcesis transplanti kruron, nome anstataŭi putriĝintan kruron per tiu de mortinta nigrulo.
Laŭ la legendo ili nevundite transvivis ĉiujn provojn de la romia prefekto dronigi, bruligi aŭ mortigi ilin per ŝtonoj kaj sagoj dum la persekutado de kristanoj kaj suferis sian martirecon nur je la postsekva senkapigo.
Kosmaso kaj Damiano estas la patronaj sanktuloj de la urbo Essen, kie troviĝas kelkaj el iliaj relikvoj. La senkapiga glavo de la sanktuloj, en pompa ingo ĉirkaŭforĝita per oro, montrata en la katedrala trezoro de Essen, tamen devenas el la otida epoko. En la renesanca epoko Kosmaso kaj Damiano estas la patronaj sanktuloj de la familio Mediĉoj, pro kio la nomo Cosimo ofte aperas en la familio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.