From Wikipedia, the free encyclopedia
Kortobirdo estas kategorio de enhejmigitaj birdoj tenataj kaj bredataj de homoj cele kolekti ties ovojn, aŭ mortigi ilin por ties viando kaj/aŭ plumoj. Plej tipaj estas membroj de la superordo de Galloanserae, ĉefe de la ordo de Kokoformaj (kiu inkludas kokojn, koturnojn kaj meleagrojn) kaj de la familio de Anasedoj (en la ordo de Anseroformaj), komune konataj kiel "Akvobirdoj" (ekz. hejmigitaj anasoj kaj hejmigitaj anseroj). Kortobirdaro inkludas ankaŭ aliajn birdojn kiuj estas mortigataj pro ties viando, kiaj kolomboj aŭ turtoj aŭ birdoj konsiderataj ĉasbirdoj, kiel fazanoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.