![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/84/Soraluze_15_Korrika_2007_testigo.jpg/640px-Soraluze_15_Korrika_2007_testigo.jpg&w=640&q=50)
Korrika
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Korrika (kurante) estas vetkuro okazigita ĉiun duan jaron en Eŭskio kun la celo promocii la eŭskan lingvon. Ĝia kurejo estas ĉiufoje la tradicia lando de la eŭskoj kaj daŭras dekon da tagoj.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/84/Soraluze_15_Korrika_2007_testigo.jpg/640px-Soraluze_15_Korrika_2007_testigo.jpg)
La vetkuron organizas Alfabetatze Euskalduntze Koordinakundea, asocio por la instruado de la eŭska lingvo. Ĉiufoje la kurejo havas alian itineron; ĝi ampleksas proksimume 2300km. Unikas ke la vetkuro ne haltas nokte. En la urboj kaj vilaĝoj laŭ la tuta itinero de la kurejo okazas festoj, koncertoj, bertso kaj konferencoj.