From Wikipedia, the free encyclopedia
Korpokulturado estas individua sporto, kies celo estas atingi postulatan aspekton de la korpo. Oni taksas ekz. grandecon kaj trajtecon de la muskolaro, muskolmaterion, egalecon ktp. Preparo okazas en gimnastikejoj aŭ hejme kaj estas fundamentita en intensa 'neareobia' fizika ekzerco kiu ĝenerale konsistas en trejnado per levigo de pezaĵoj. Same grava estas nutrado celita al sufiĉa alŝovo de bezonataj vivbezonaĵoj. Sed kelkaj korp-kulturistoj rapidigas kreskon de muskolmaterio helpe de malpermesitaj materioj, kiel estas ekz. steroidoj. Lasta faktoro grava por perfekta aspekto estas sufiĉo de ripozo post penega trejnado.
Korpokulturado | |
---|---|
speco de sporto • sporta fako | |
forteca sporto | |
Fakoj | |
Kulminaj konkursoj | |
Internacia federacio | |
Rilataj paĝoj | |
Kategorio:Sporto | |
Historie, ni povas trovi tiun sporton en la klasika Grekujo kie la homa korpo akiris kulturan gravecon. Nuntempe, kun la ĝenerala riĉigo de la okcidenta socio, multegaj homoj praktikas tiujn ekzercojn en pli- malpli alta grado.
Por iliaj praktikantoj, la korpokulturado estas vivstilo bazita sur fizika ekzerco kaj taŭga manĝado, kiu povas esti bona se bone praktikata. Tamen, ĉi tiu sporto praktikata ĝis la ekstremo povas kaŭzi problemojn maloftajn kiel 'vigoreksio'.
La korpokulturado estas procezo de disvolvigo de la muskola fibro per kombino de levigo de pezo, abundaj kalorioj kaj sufiĉa ripozo.
Por atingi eksterordinaran muskolan disvolvon, la "kulturistoj" koncentriĝas je tri punktoj::
La korpokulturisto pozas antaŭ juĝistaro kiu donas poentojn. Du gravaj titoloj estas Mister Universo aŭ Mister Olimpio.
Kvankam en siaj originoj ĝi estis nur porvira sporto, ekde la 80-aj jaroj komenciĝas konkursoj por virinoj.
En kelkaj landoj estas ioma socia malakcepto al la kulturistinoj, pro supozata malvirineco de la sporto. Tiu fakto, evoluigis la korpokulturismon al novaj formoj kie gravas pli la estetiko. Tiuj variaĵoj nomiĝas en la angla "Bodyfitness" en kies konkursoj, la konkurantinoj ankaŭ dancas.
Kvankam neniu asocio instigas ĝian uzon kaj la vendo estas forte regulita, kelkaj kulturistoj uzas drogojn (ekzempe steroidojn) por plibonigi sian muskolan mason st, difinitecon kaj rendimenton.
La (tro)uzado de tiuj substancoj en sanaj individuoj kaŭzas kromajn efikojn kiuj povas esti gravaj je multaj niveloj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.