aŭtonoma regiono de Popola Respubliko Ĉinio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Janbiano (ĉine延边, pinjine: Yanbian, koree옌볜, laŭ korea lingvo en Ĉinio 연변) estas korea aŭtonoma prefektujo en la sudoriento de la provinco Ĝilinio de la Popola Respubliko de Ĉinio, tuj norde de la limo kun Nord-Koreio. La teritorio de Janbiano limiĝas norde de Hejlongĝjango, okcidente de la urboj Baiŝano (ĉine 白山; pinjine Báishān) kaj Ĝilino, sude de la provinco Nord-Hamgjong de Nord-Koreio kaj oriente de la Ĉemara Regiono (ruse Примо́рский край, latinliterigite Primorskij kraji) de Rusio. Janbiano estas nomita la aŭtonoma prefektujo pro la granda nombro de koreoj kiuj vivas en la regiono.
Rapidaj faktoj Aŭtonoma Prefektujo, aŭtonoma departemento [+] ...
Laŭ la stato de 2020 en la provinco vivis 1 941 700loĝantoj sur areo de 43 329,34 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 45 loĝantoj/km². La prefektuja ĉefurbo estas Janĝio (koree옌지 시, ĉine延吉市, pinjine: Yanji).