Konsilia prezidanto (Francio)
From Wikipedia, the free encyclopedia
En Francio, dum la Tria kaj Kvara Respublikoj, la registarestron oni nomis président du Conseil (konsilia prezidanto).
Tiuj reĝimoj estis parlamentaj: la povoj estis en la manoj de la duĉambra parlamento, kaj la konsilia prezidanto tenis la esencon de tiu povo. Tamen majoritatoj estis ege malfacilaj kaj malstabilaj, kaj registaroj estis oftege renversitaj -- iuj daŭris eĉ nur semajnojn.