From Wikipedia, the free encyclopedia
La Konga pavo, Afropavo congensis, estas specio de pavo aŭ birdo de la familio de Fazanedoj. Ĝi estas la ununura membro de la monotipa genro Afropavo.
Konga pavo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
masklo
ino | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Afropavo congensis (Chapin, 1936) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La masklo estas granda birdo ĝis 70 cm longa. Ties plumoj estas tre nigraj kaj bluaj pinte kun metaleca verda kaj viola nuancoj. Ĝi havas nudan ruĝan kolan haŭtaĵon, grizajn piedojn kaj nigran voston kun 14 vostoplumoj. Ties kapo estas ornamata per vertikalaj blankaj longecaj harecaj plumoj en sia krono.
Temas pri specio kun klara kazo de seksa duformismo. La ino estas ĝenerale helbruna birdo kun nigra ventro, tre metalecverda dorso kaj mallonga helbruna kresto. Ambaŭ seksoj similas al nematuruloj de aziaj pavoj, kaj tiele ili estis konsiderataj dekomence antaŭ kiam oficiale estis malkovritaj kiel unika specio.
Tiuj afrotropisaj birdoj loĝas kaj estas endemiaj en pluvarbaroj de malaltaj teroj de la Konga Baseno en la centra parto de la Demokratia Respubliko Kongo. Ties dieto konsistas ĉefe el fruktoj kaj senvertebruloj. La masklo havas similan ceremonian memmontradon ol ĉe aliaj pavoj, sed tiu specio malfermas kiel ventumilon la veran voston, dum la aliaj pavoj ventumiligas la suprajn vostokovrilojn. La masklo de Konga pavo estas monogama, kvankam mankas informo el naturo.
Oni konas malmulte pri tiu ĉi specio. Ĝi estis unuafoje konsiderata kiel specio en 1936 fare de la dro. James Chapin baze sur du sekigitaj specimenoj ĉe la Congo Museum de Belgio. Ĝi havas karakterojn kaj de la pavoj kaj de la numidoj, kio povus indiki, ke la Konga pavo estas ligo inter ambaŭ familioj.
Pro pliiĝanta habitatoperdo, malgranda populacigrando kaj ĉasado en kelkaj areoj, la Konga pavo estas pritaksata kiel Vundebla ĉe la IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.