interaliancana organo de la alianca Entento de 1920 ĝis 1931 From Wikipedia, the free encyclopedia
Konferenco de grandambasadoroj, plennome Konferenco de grandambasadoroj de ĉefaj aliancanaj kaj asociitaj potencoj (angle Conference of Ambassadors of the Principal Allied and Associated Powers, france Conférence des Ambassadeurs des principales puissances alliées et associées) estis interaliancana organo de la alianca Entento post finigo de la unua mondmilito. Ĝi estis kreita en Parizo por celoj de konferenco en Spa (d:Q653550). Pli poste ĝi estis de facto enmembrigita en Ligon de Nacioj kiel unu el ties gvidantaj organoj. La konferencon de grandambasadoroj kreis reprezentantoj de Usono, Brita imperio, Francio, Italio kaj Japanio. La konferenco de grandambasadoroj decidis diversajn teritoriajn disputojn, precipe de la Dua Pola Respubliko (inkluzive transdono de vastaj teritorioj inkluzive de parto de Supra Silezio de la Germana Regno al Pollando, de ĉeĥoslovaka-pola disputo je Teŝinio kaj pola-litova diskuto je Vilensko kaj oblasto Suvalek). La konferenco de grandambasadoroj finis sian agadon en la jaro 1931.
Konferenco de grandambasadoroj | ||
---|---|---|
organizaĵo | ||
Komenco | 1920 vd | |
Fino | 1931 | |
Lando(j) | Francio vd | |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.