![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/5/52/LietuvaJurbarkas.png/640px-LietuvaJurbarkas.png&w=640&q=50)
Komunumo Jurbarkas
komunumo de Litovio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Jurbarkas (germane Georgenburg, ruse Юрбург - Jurburg) estas subdistrikta komunumo, kaj ene de ĝi la sola urbo, borde de la rivero Nemunas en la okcidento de Litovio. Komunumo kaj urbo ekde 1995 ĝis 2010 apartenis al la tiutempe ekzistanta distrikto Tauragė. En 2023 en la komunumo vivis 24 803 loĝantoj, el ili proksimume triono en la urbo mem.
Jurbarkas | |
![]() |
![]() |
Bazaj datumoj | |
---|---|
Ŝtato: | Litovio |
Distrikto: | Tauragė (ĝis julio 2010) |
administra centro: | Jurbarkas |
Nombro de loĝantoj: | 24 803 (en 2023) |
nombro de loĝantoj: | 9 711 (urbo, stato 2020) |
areo (komunumo): | ĉ. 1507 km² |
internacia telefona prefikso: | (+370) 447 |
koordinatoj: | 55° 05' norde, 22° 45' oriente |
Origine ĉi tie la Ordeno de germanaj kavaliroj konstruis fortikaĵon, kiun ĝi dediĉis al la sankta Georgo - tial la nomo Georgenburg. Skribe la fortikaĵo unuafoje menciiĝas dum la jaro 1259. Post la granda batalo de litova-pola armeo kontraŭ la ordeno en 1410 la germanaj kavaliroj forlasis al fortikaĵon, kaj ekde 1422 la regiono apartenis al Litovio. Dum la jaro 1611 la intertempe granda loĝloko, kiu kreiĝis apud la fortikaĵo, formale ricevis urbajn rajtojn.