From Wikipedia, the free encyclopedia
La komunumaro Kvin Vilaĝo (germane Fünf Dörfer; romanĉe Circul dals Tschintg Vitgs) estas administra unuo de Kantono Grizono kaj parto de la distrikto Landquart. Ĝi havis 17753 loĝantojn la 31-an de decembro 2009. Ĝia ĉefloko estas Zizers.
La komunumaro Kvin Vilaĝoj situas en la Suda Rejnvalo en la sudo de la distrikto Landquart ambaŭflanke de Rejno.
La Supertribunalejo estiĝis en la 15-a jarcento el la Senjorejo Aspermont. Ĝis 1803 la kvin vilaĝoj Zizers, Igis, Trimmis kaj Untervaz formis la Superan Tribunalejon Kvar Vilaĝoj. En 1803 aliĝis la vilaĝo Haldenstein al la Tribunalejo, kaj ĝi fariĝis la Supera Tribunalejo Kvin Vilaĝoj. Kiam en la jaro 1854 Mastrils sendependiĝis de Zizers kaj en 1880 Says de Trimmis, ili akceptiĝis kiel plenrajtaj membroj de la komunumaro Kvin Vilaĝoj, sed la nomo restis.
La komunumaro Kvin Vilaĝoj konsistas (stato en 2009) el 6 komunumoj, el kiuj Igis (al kiu ankaŭ apartenas la vilaĝo Landquart) estas la plej granda. Jen la listo:
Blazono | Nomo | Loĝantoj (2008-12-31) |
Areo en km² |
Komunumkodo |
---|---|---|---|---|
Haldenstein | 999 | 18.56 | 3941 | |
Igis | 7652 | 10.88 | 3942 | |
Mastrils | 557 | 7.98 | 3943 | |
Trimmis | 3010 | 42.87 | 3945 | |
Untervaz | 2336 | 27.72 | 3946 | |
Zizers | 3199 | 11.01 | 3947 | |
Totale | 6 | 17753 | 119,02 |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.