From Wikipedia, the free encyclopedia
La Komnena dinastio (greke: Κομνηνός, Κομνηνοί) estis bizanca nobela familio kaj grava reganta dinastio de la Orientromia imperio, ĝenerale konsiderita kiel la dinastio kiu bremsis la malkreskon de la Orientromia imperio por unu jarcento, de ĉirkaŭ 1081 al ĉirkaŭ 1185. Tiu epoko estas konata kiel Komnenia restaŭrado.
Komnena dinastio | ||
---|---|---|
Dinastio | ||
dinastio • nobela familio | ||
Apero | 1081 vd | |
Fino | 1185 vd | |
Lando | Bizanca imperio • Trebizonda imperio vd | |
Dinastiaj rilatoj | ||
Fondinto | Manuel Erotikos Komnenos vd | |
Branĉoj | Isaac Komnenos • Aleksio la 1-a • Johano la 2-a Komneno • Manuelo la 1-a Komneno • Alexios II Komnenos • Androniko la 1-a vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
La Komnenoj originis de vilaĝo Komne, proksime de Filipopolo, de Trakio, kvankam antaŭ la mezo de la 11-a jarcento, la familio kaj ĝiaj biendomoj estis koncentritaj en Paflagonio, ĉirkaŭ Kastamono. La Komnena dinastio de imperiestroj de la Bizanca Imperio estis fondita de Isaako la 1-a Komneno Stratopedarko de la Oriento sub Mikaelo la 6-a.
Post la kolapso de la Imperio en 1204, branĉo de la Komnena familio fuĝis al sia patrujo en Paflagonio, kaj starigis la Trebizondan imperion ĉe Nigra Maro. La unua imperiestro, ankaŭ nomita Aleksio la 1-a, estis la nepo de Androniko la 1-a.
La Orientromia imperio estis reestigita en 1261 ĉe Konstantinopolo fare de la Paleologida dinastio, posteula familio de la Komnenoj, kaj ĝi regis ĝis la falo de Konstantinopolo en 1453.
Krome, princino de la trebizonda komnena branĉo geedziĝis kun sultano Mehmet la 3-a, kaj estis la patrino de la otomana princo nomita Jahja (naskita 1585), kiuj laŭdire konvertita al kristanismo kaj pasigis multon de sia vivo batalante por akiri la otomanan tronon.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.