![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/3/3e/UC27-6_pentagonal_antiprisms.png/640px-UC27-6_pentagonal_antiprisms.png&w=640&q=50)
Kombinaĵo de 6 kvinlateraj kontraŭprismoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
En geometrio, kombinaĵo de ses kvinlateraj kontraŭprismoj estas uniforma pluredra kombinaĵo, simetria ordigo de 6 kvinlateraj kontraŭprismoj. Ĝi povas esti konstruita per enskribo en dudekedro de unu kvinlatera kontraŭprismo en ĉiu el la ses eblaj vojoj, kaj tiam turno de ĉiu per 36 gradoj ĉirkaŭ ĝia akso kiu pasas tra la centroj de du ĝiaj kontraŭaj kvinlateraj edroj.
Rapidaj faktoj
Kombinaĵo de ses kvinlateraj kontraŭprismoj | |
Plia nomo | UC27 |
![]() | |
Speco | Uniforma pluredra kombinaĵo |
Verticoj | 60 |
Lateroj | 120 |
Edroj | 60 trianguloj, 12 kvinlateroj |
Komponantoj | 6 kvinlateraj kontraŭprismoj |
Geometria simetria grupo | Dudekedra Ih |
Geometria simetria grupo de komponanto | 5-obla kontraŭprisma D5d |
Fermi
Ĉi tiu kombinaĵo havas la saman situon de verticoj kiel la kombinaĵo de 6 stelokvinlateraj krucigitaj kontraŭprismoj.