![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/97/UC01-6_tetrahedra.png/640px-UC01-6_tetrahedra.png&w=640&q=50)
Kombinaĵo de 6 kvaredroj kun turna libereco
From Wikipedia, the free encyclopedia
En geometrio, kombinaĵo de ses kvaredroj kun turna libereco estas uniforma pluredra kombinaĵo, simetria ordigo de 6 kvaredroj, konsiderataj kiel kontraŭprismoj. Ĝi povas esti konstruita per meto de ses kvaredroj en kubon, kaj tiam turno de ili en paroj ĉirkaŭ la tri aksoj kiuj trapasas la centrojn de du kontraŭaj kubaj edroj. Ĉiu kvaredro estas turnata per egala (kaj kontraŭa, en paro) angulo θ. Ekvivalente, kvaredro povas esti enskribita en ĉiun kubo en la kombinaĵo de 6 kuboj kun turna libereco, en tia maniero kiu konservas kvaredran simetrion.
Rapidaj faktoj
Kombinaĵo de ses kvaredroj kun turna libereco | |
Plia nomo | UC1 |
![]() | |
Speco | Uniforma pluredra kombinaĵo |
Verticoj | 24 |
Lateroj | 36 |
Edroj | 24 trianguloj |
Komponantoj | 6 kvaredroj |
Geometria simetria grupo | Kvaredra Td |
Geometria simetria grupo de komponanto | 4-obla nepropra turnado S4 |
Fermi
Se θ=0, ĉiuj ses kvaredroj koincidas. Se θ estas 45 gradoj, la pli simetria kombinaĵo de 6 kvaredroj (sen turna libereco) rezultiĝas.