Kombinaĵo de 5 dudekedroj
From Wikipedia, the free encyclopedia
En geometrio, kombinaĵo de kvin dudekedroj estas uniforma pluredra kombinaĵo, komponaĵo de 5 dudekedroj. Ĝi havas dudekedran simetrion Ih.
Rapidaj faktoj
Kombinaĵo de kvin dudekedroj | |
Plia nomo | UC47 |
Speco | Uniforma pluredra kombinaĵo |
Verticoj | 60 |
Lateroj | 150 |
Edroj | 40+60 trianguloj |
Komponantoj | 5 dudekedroj |
Geometria simetria grupo | Dudekedra Ih |
Geometria simetria grupo de komponanto | Piritopluredra Th |
Fermi
La trianguloj en ĉi tiu kombinaĵo estas en du orbitoj sub ago de la geometria simetria grupo: 40 trianguloj en samebenaj paroj kuŝas en dudekedraj ebenoj, kaj la aliaj 60 kuŝas en unikaj ebenoj.