![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/c3/UC42-3_square_antiprisms.png/640px-UC42-3_square_antiprisms.png&w=640&q=50)
Kombinaĵo de 3 kvadrataj kontraŭprismoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
En geometrio, kombinaĵo de tri kvadrataj kontraŭprismoj estas uniforma pluredra kombinaĵo, simetria ordigo de 3 kvadrataj kontraŭprismoj, laŭliniigitaj laŭ la tri aksoj de kvarobla turna simetrio de kubo.
Rapidaj faktoj
Kombinaĵo de tri kvadrataj kontraŭprismoj | |
Plia nomo | UC42 |
![]() | |
Speco | Uniforma pluredra kombinaĵo |
Verticoj | 24 |
Lateroj | 48 |
Edroj | 24 trianguloj, 6 kvadratoj |
Komponantoj | 3 kvadrataj kontraŭprismoj |
Geometria simetria grupo | Nememspegulsimetria okedra O |
Geometria simetria grupo de komponanto | 4-obla duedra D4 |
Fermi