![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/04/UC19-20_tetrahemihexahedron.png/640px-UC19-20_tetrahemihexahedron.png&w=640&q=50)
Kombinaĵo de 20 kvar-duon-sesedroj
From Wikipedia, the free encyclopedia
En geometrio, kombinaĵo de dudek kvar-duon-sesedroj estas uniforma pluredra kombinaĵo, simetria ordigo de 20 kvar-duon-sesedroj.
Rapidaj faktoj
Kombinaĵo de dudek kvar-duon-sesedroj | |
Plia nomo | UC19 |
![]() | |
Speco | Uniforma pluredra kombinaĵo |
Verticoj | 60 |
Lateroj | 240 |
Edroj | 20+60 trianguloj, 60 kvadratoj |
Komponantoj | 20 kvar-duon-sesedroj |
Geometria simetria grupo | Nememspegulsimetria dudekedra I |
Geometria simetria grupo de komponanto | 3-obla turna C3 |
Fermi
Ĝi estas nememspegulsimetria kun dudekedra simetrio I.
Ĝi havas la saman situon de lateroj kiel granda durombo-dudek-dekduedro, granda duriproĉa durombo-dekduedro kaj kombinaĵo de 20 okedroj.
Ĉi tiu kombinaĵo de 20 kvar-duon-sesedroj estas unika en tio ke ĝi ne povas esti ricevita per adicio de simetrio al grupo en kiu la baza pluredro estas uniforma. Ĉiu kvar-duon-sesedro en ĉi tiu kombinaĵo estas enigita kun geometria simetria grupo C3, kiu ne agas transitive super la kvar-duon-sesedraj ses verticoj. Tamen, la kombinaĵo entute povas atingi uniformecon ĉar du kvar-duon-sesedroj koincidas je ĉiu vertico.