![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/3/32/UC28-12_pentagrammic_crossed_antiprisms.png/640px-UC28-12_pentagrammic_crossed_antiprisms.png&w=640&q=50)
Kombinaĵo de 12 stelokvinlateraj krucigitaj kontraŭprismoj kun turna libereco
From Wikipedia, the free encyclopedia
En geometrio, kombinaĵo de dek du stelokvinlateraj krucigitaj kontraŭprismoj kun turna libereco estas uniforma pluredra kombinaĵo, simetria ordigo de 12 stelokvinlateraj krucigitaj kontraŭprismoj. Ĝi povas esti konstruita per enskribo de unu paro de stelokvinlateraj krucigitaj kontraŭprismoj en granda dudekedro, en ĉiu el la ses eblaj vojoj, kaj tiam turno de ĉiu per egala kaj kontraŭa en paro angulo θ.
Rapidaj faktoj
Kombinaĵo de dek du stelokvinlateraj krucigitaj kontraŭprismoj kun turna libereco | |
Plia nomo | UC28 |
![]() | |
Speco | Uniforma pluredra kombinaĵo |
Verticoj | 120 |
Lateroj | 240 |
Edroj | 120 trianguloj, 24 stelokvinlateroj |
Komponantoj | 12 stelokvinlateraj krucigitaj kontraŭprismoj |
Geometria simetria grupo | Dudekedra Ih |
Geometria simetria grupo de komponanto | 10-obla nepropra turnado S10 |
Fermi
Kiam θ estas 36 gradoj, la kontraŭprismoj koincidas en paroj kaj rezultiĝas (du koincidantaj kopioj de) la kombinaĵo de 6 stelokvinlateraj krucigitaj kontraŭprismoj (sen turna libereco).
Ĉi tiu kombinaĵo havas la saman situon de verticoj kiel la kombinaĵo de 12 kvinlateraj kontraŭprismoj kun turna libereco.