![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/2/26/UC02-12_tetrahedra.png/640px-UC02-12_tetrahedra.png&w=640&q=50)
Kombinaĵo de 12 kvaredroj kun turna libereco
From Wikipedia, the free encyclopedia
Kombinaĵo de dek du kvaredroj kun turna libereco
Kombinaĵo de dek du kvaredroj kun turna libereco | |
Plia nomo | UC2 |
![]() | |
Speco | Uniforma pluredra kombinaĵo |
Verticoj | 48 |
Lateroj | 72 |
Edroj | 48 trianguloj |
Komponantoj | 12 kvaredroj |
Geometria simetria grupo | Okedra Oh |
Geometria simetria grupo de komponanto | 4-obla nepropra turnado S4 |
En geometrio, kombinaĵo de dek du kvaredroj kun turna libereco estas uniforma pluredra kombinaĵo, simetria ordigo de 12 kvaredroj, konsiderataj kiel kontraŭprismoj. Ĝi povas esti konstruita per kunmeto de ses identaj kopioj de stelookangulopluredro, kaj tiam turno de ili en paroj ĉirkaŭ la tri aksoj kiuj trapasas la centrojn de du kontraŭaj edroj de la ĉirkaŭskribita kubo. Ĉiu stelookangulopluredro estas turnita per egala (kaj kontraŭa, en paro) angulo θ. Ekvivalente, stelookangulopluredro povas esti enskribita en ĉiun kubon de kombinaĵo de 6 kuboj kun turna libereco, kiu havas la samajn verticojn kiel ĉi tiu kombinaĵo.
Se θ=0, ĉiuj dek du kvaredroj koincidas. Se θ estas 45 gradoj, la kvaredroj koincidas en paroj kaj rezultiĝas (du koincidantaj kopioj de) la kombinaĵo de 6 kvaredroj.