En geometrio, kombinaĵo de du dudekedroj estas unuforma pluredra kombinaĵo konsistanta el 2 dudekedroj. Ĝi havas okedran simetrion Oh.
Kombinaĵo de du dudekedroj | |
Plia nomo | UC46 |
Speco | Unuforma pluredra kombinaĵo |
Verticoj | 24 |
Lateroj | 60 |
Edroj | 16+24 trianguloj |
Komponantoj | 2 dudekedroj |
Geometria simetria grupo | Okedra Oh |
Geometria simetria grupo de komponanto | Piritopluredra Th |
La trianguloj en ĉi tiu kombinaĵo estas en du orbitoj sub ago de la geometria simetria grupo: 16 trianguloj en samebenaj paroj kuŝas en okedraj ebenoj, kaj la aliaj 24 kuŝas en unikaj ebenoj.
La kombinaĵo havas la saman situon de verticoj kiel neunuforma senpintigita okedro, havanta malregulajn seslaterojn kun alterne longaj kaj mallongaj lateroj.
Unuforma senpintigita okedro | Neunuforma senpintigita okedro, kiu havas la saman situon de verticoj kiel ĉi tiu kombinaĵo. |
Karteziaj koordinatoj
Karteziaj koordinatoj de verticoj de ĉi tiu kombinaĵo estas ĉiuj permutoj de
- (±1, 0, ±τ)
kie τ = (1+√5)/2 estas la ora proporcio (iam skribata kiel φ).
Vidu ankaŭ
- Kombinaĵo de 5 dudekedroj
- Pro tio ke la granda dekduedro, malgranda steligita dekduedro kaj granda dudekedro havas la saman situon de verticoj kiel dudekedro, iliaj kombinaĵoj estas similaj al ĉi tiu kombinaĵo:
- Pro tio ke la dudekedro estas unuforma riproĉa kvaredro, ĉi tiu kombinaĵo estas simila al la aliaj riproĉaj paraj kombinaĵoj:
Referencoj
- John Skilling, Uniform Compounds of Uniform Polyhedra - Unuformaj Kombinaĵoj de Unuformaj Pluredroj, Mathematical Proceedings of the Cambridge Philosophical Society - Matematikaj Paperoj de la Kembriĝa Filozofia Socio, Volumo 79, pp. 447–457, 1976.
Eksteraj ligiloj
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.